Teroristaj atakoj de Londono en julio 2005

Homoj kaptitaj en la Londona metroo

Je la 7-a de julio 2005 en Londono okazis pluraj eksplodoj en metroaj stacioj kaj publikaj busoj. Laŭ indikoj de la polico rezultis almenaŭ 52 mortintoj; pliaj 350 homoj estis vunditaj. Ĝis la posttagmezo ĉiuj pasaĝeroj de la metroaj trajnoj estis eligitaj el la tuneloj.

Supozatas, ke temis pri teroraj atencoj inter si akordigitaj.

Laŭ parolportanto de la metroa kompanio Metronet la unua eksplodo trafis la linion Metropolitan inter la stacioj Liverpool Street kaj Aldgate Station. Laŭ raporto de Dow Jones Newswires homoj mortis en stacio Liverpool Street.

Polico Scotland Yard konfirmis, ke eksplodis tri liniaj busoj; unu eksplodo, proksime de placo Russell Square, forŝiris la tegmenton de duetaĝa buso.

Pro la incidentoj multaj metroaj stacioj estis evakuitaj; la tutaj metroa kaj busa retoj provizore estis malfunkciigita. La centra kvartalo kun pli ol 40 stratoj estis barita. Laŭ informoj de Sky News armeaj unuoj ekpostenis en la urbo. La komercado de la akcia borso estis ĉesigita.

Ĉefministro Tony Blair pro la atencoj pordume forlasis la kunvenon de G 8 en Gleneagles por surloke informiĝi pri la situacio en Londono.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search